Estas la tempo de la jaro kiam multe da familioj de metodistaj pastroj devas transloĝiĝi. Mia patro, metodista pastro, distriktestriĝos en julio. Ĉi tiu plialtigo estas honoro por mia patro kaj la familio, kaj ni devas transloĝiĝi Meridianon, Misisipio. Tamen, mi ankoraŭ skribas tezon, kaj efektive ne scias kie mi loĝos post la transloĝiĝa dato por skribi ĝin. Mia komputilo estas en Klevlando kaj mi havas loĝejon en Baton Rouge, sed post junio 23, mi ne havos la Klevlandon domon kaj skribos tezon en alia loko. Mia koramikino ankoraŭ loĝas en Klevlando, sed transloĝiĝos aŭguste. La komputilo malfacilas por movigi. Kia ĝeno.
Decidoj, decidoj.